Beatrice Webb
Beatrice Webb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beatrice Potter |
Naskiĝo | 22-a de januaro 1858 en Gloucester, Gloucestershire, Anglio |
Morto | 30-a de aprilo 1943 en Liphook, Hampshire, Anglio |
Tombo | Abatejo Westminster |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Familio | |
Patro | Richard Potter (en) |
Patrino | Lawrencina Heyworth (en) |
Frat(in)oj | Catherine Courtney, Richard Potter (en) , Blanche Potter (en) , Theresa Cripps (en) , Lawrencina Potter (en) , Margaret Heyworth Potter (en) , Mary Elizabeth Potter (en) , Georgina Potter (en) kaj Rosalind Heyworth Potter (en) |
Edz(in)o | Sidney Webb (1892–nekonata valoro) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto socia reformisto sufrageto historiisto sociologo politikisto verkisto |
Beatrice WEBB (n. POTTER), (22-a de januaro 1858 – 30-a de aprilo 1943) estis brita socialisto, ekonomikistino kaj reformistino. Ŝia laboro estis forte ligita al tiu de sia edzo Sidney Webb.
Webb naskiĝis en la provincio Gloucestershire. Ŝi estis la nepino de la radikala parlamentano Richard POTTER.
En 1882 ŝi komencis personajn interrilatojn kun Joseph Chamberlain – tiam registara ministro kaj poste ĉefministro. Tio ne sukcesis kaj en 1890 ŝi renkontis Sidney Webb. Ili geedziĝis en 1892 kaj restis kune ĝis la fino.
Ŝi estis aktiva kunlaboranto en la laboro de Sidney, inkluzive la organizado de la Fabia Societo kaj la starigo de la London School of Economics (prestiĝa universitato).
Ŝi kunverkis librojn ekz. History of Trade Unionism ("Historio de Sindikatismo", 1994) kaj kunfondis la politikan revuon New Statesman ("Nova Ŝtatisto") en 1913.